 China
prezidanto Hu Jintao vizitis Algherion kaj faris la 3-an de februaro
oficialan interparoladon kun algheria prezidanto Abdelaziz Bouteflika.
Ili faris profundan intershanghon pri la amikaj interrilatoj de
la du landoj kaj aliaj komune interesataj problemoj.
Tio
estis ilia duafoja renkontigho de la pasinta jaro. Prezidanto Hu
diris, ke Chinio alte taksas la amikajn interrilatojn inter Chinio
kaj Algherio kaj volontas kunlabori kun Algherio, utiligante la
shancon de la 45-a datreveno de la fondigho de la diplomatiaj rilatoj
inter la du landoj por disvolvi la strategian kunlaboran rilaton
inter la du landoj kaj skribi novan paghon de la amika kunlaboro.
Chinio proponis unue, ke gvidantoj de la du landoj faru interviziton
kaj intershanghon pli ofte kaj gvidu disvolvighon de la duflankaj
interrilatoj el vidpunkto de la strategia kunlaboro; due, ke la
du landoj pliintensigu la ekonomia-komercan kunlaboron. Ili devas
daurigi kunlaboron en la tradiciaj kampoj kaj samtempe kun tio energie
kunlabori en ole-gasa disvolvado, konstruado de fundamentaj instalajhoj,
tele-komunikado, agrikulturo kaj disvolvo de talentula richfonto.
Chinio subtenas siajn potencajn entreprenojn fari vastan partoprenon
en la ekonomia konstruado de Algherio kaj deziras, ke la algeria
registaro subtenu kaj oportunigu la penadon de chinaj entreprenistoj;
trie, ke la du landoj intensigu sian kunlaboron en la medicina,
higiena, kultura, scienc-teknologia kaj eduka rondoj kaj kuraghigu
intershanghon kaj kunlaboron de la justicaj establajhoj, partiaj,
popolaj kaj junulaj establajhoj de la du landoj; kvare, ke la du
landoj faru pli da interkonsiligho pri gravaj internaciaj kaj regionaj
problemoj por la internacia demokratio kaj sud-suda kunlaboro.
Abdelazis
Boutgeflika diris, ke kvankam la du landoj situas malproksime, tamen
iliaj popoloj estas konkordaj kaj amikaj. La algheria registaro
alte taksas sian rilaton kun Chinio kaj donas grandan atenton al
sia strategia kunlaboro kun Chinio.
La
du shtatestroj cheestis ceremonion de subskribo de "Kontrakto
pri ekonomia-teknika kunlaboro de la registaroj de la China Popola
Respubliko kaj Algheria Demokrati-popola Respubliko" kaj aliaj
paktoj.
|