 La
5-an de februaro respondeculoj de la Ministerio de Agrikulturo kaj
Ministerio de Sano de Chinio diris en la gazetara konferenco, okazigita
de la Informa Oficejo de la Shtata Konsilantaro, ke nun en Chinio
neniu infektighis de birda gripo H5N1.
Ili
diris, ke post kiam okazis alte patogena birda gripo Chinio alprenis
urghajn metodojn por regi ghin. Nun Chinio jam bone traktis la aperintajn
kazojn de birda gripo kaj trovis neniun, kiu infektighis de birda
gripo.
Nun
en Chinio estas kompleta kontrauepidemia reto kaj monitora sistemo
de animalaj epidemioj. Sub la Ministerio de Agrikulturo nun funkcias
300 monitoraj stacioj de animalaj epidemioj kaj che la landlimoj
147 tiaj stacioj. En Chinio funkcias ankau provincaj kaj ministeriaj
laboratorioj pri animalaj epidemioj, kiuj ellaboris bonajn rimedojn
por preventi kaj kuraci la epidemiojn kaj teknologian regularon.
La
china registaro postulas, ke chiuj lokoj kaj koncernaj departementoj
intensigu medicinan monitoradon por preventi infektadon de birda
gripo al la homoj, perfektigu la preventajn rimedojn al la loghantoj
de la epidemiaj lokoj kaj homoj, kiuj kontaktas birdojn, ekipu ilin
per necesaj preventaj instalajhoj, levu la konscion de la popolo
pri higieno kaj sekureco kaj bone faru memprotektadon kaj medicinan
monitoradon al la homoj, kiuj facile infektighas de la epidemio,
por frue trovi, raporti, izoli kaj kuraci la infektitojn.
|