 En
la 8-a de februaro de 2004, Chinio publikigis la "Proponojn
de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Chinio kaj la Shtata
Konsilantaro de Chinio pri Multigo de la Enspezo de Kamparanoj",
nomatajn ankau la Unua Dokumento. Post 18 jaroj Chinio refoje metis
problemon de la kamparo en la Unuan Dokumenton. Tio montras, ke
Chinio prenis nuntempe "agrikulturon, kamparon kaj kamparanojn"
kiel la plej gravan laboron.
Granda parto de la dokumento tushas rektan mon-subtenon, tial oni
ghin nomas ankau Dokumento kun Granda Enteno de Oro. La dokumento
metas la graviton sur multigon de la enspezo de la chefa gren-produkta
regiono. Tio ankau estas malfacile solvebla problemo de kamparanoj
en longa tempo, kiu koncernas 9 flankojn: forte disvolvi grenan
industrion en gren-produkta regiono por multigi la enspezon de kamparanoj;
antauenpushi reordigon de agrikultura strukturo por utiligi latentan
forton; disvolvi la sekundaran kaj terciaran industriojn de agrikulturo
por malfermi novan vojon multigi la enspezon de kamparanoj; plibonigi
la enpostenigajn kondichojn por kamparanoj en urboj kaj altigi ilian
salajron; pere de la merkata sistemo vigligi vend-achetan cirkuladon
de agrikulturaj produktajhoj; plifortigi bazan konstruadon de la
kamparo por krei kondichojn multigi la enspezon de kamparanoj; profundigi
reformadon de la kamparo por prezenti protektan sistemon pri multigo
de la enspezo de kamparanoj; helpi malrichajn kamparanojn; kaj solvi
problemojn de malrichaj kamparanoj kaj tiuj, kiuj suferas katastrofojn.
Alte
taksi kaj solvi la problemojn de agrikulturo, kamparo kaj kamparanoj
estas la strategia ideo de 3-generaciaj gvidantaroj de la shtato.
De 1982 ghis 1986 la shtato kontinue faris 5 "Unuajn Dokumentojn"
tushantajn la kamparan laboron, kio multe levis la entuziasmon de
kamparanoj por disvolvi agrikulturon.
|