Unua-pagho >> Aktualajhoj


Chinio daure subtenos agrikulturon per pli da financa helpo

    En la 9-a de februaro de 2004 respondeculo de la financa gvida grupo de Chinio informis en la gazetara konferenco okazigita de la Informa Oficejo de la Shtata Konsilantaro de la China Popola Respubliko, ke en 2003 la china registaro elspezis 120 miliardojn da juanoj por subteni agrikulturon kaj en 2004 la sumo atingos 150 miliardojn da juanoj. La kreskinta parto de la sumo jam estis pretigita de la Financa Ministerio kaj la elspezigho praktikighos post la ekzameno de la Tutlanda Popola Kongreso en marto.

    La respondeculo diris, ke la kreskinta parto de la sumo estos uzata por kvar aferoj: unue, por subteni impostan reformadon en la kamparo kaj transiran pagon de la centra financo; due, por subteni ekologian konstruadon, ekzemple forstumado kaj akvomastrumado; trie, por akceli progreson de la sociaj aferoj de la kamparo, precipe edukado, higieno kaj trejnado de junuloj; kvare, por subteni konstruadon de mezgrandaj kaj malgrandaj instalajhoj de agrikulturo kaj bonstatigan aferon en la kamparo.

    En la lastaj jaroj rapide kreksis la china ekonomio, sed nun ankorau ekzistas malakordoj inter la urboj kaj la kamparo kaj tiuj inter regionoj. Por bone solvi la problemon de agrikulturo, kamparo kaj kamparanoj, nome la agrikulturo restas neavangarda, la kamparo neprospera kaj la kamparanoj nebonstataj, kaj pene levi la enspezon de la kamparanoj, la registaro refoje multigos elspezon por la agrikulturo cele harmonie disvolvi la tutan landon.