La
10-an de februaro china chefministro Wen Jiabao faris gravan paroladon
en la laborkunveno pri bankoj, valorpaperaj operacioj kaj sekuro
de Chinio.
Antau
chio chefministro Wen pritraktis la ekonomian kaj financan situacion
de Chinio. Li diris, ke nun la china ekonomio trovighas en grava
periodo kaj la makroskopa reguligo estas tre grava kaj ghia tasko
estas tre malfacila en tiu periodo. Li diris, ke financo estas kerno
de la moderna ekonomio kaj grava levilo de la makroskopa reguligo.
Li diris, ke por komplete levi la kvaliton kaj konkurencan povon
de la financaj establoj de Chinio oni devas akceli financan reformadon
kaj starigi modernan sistemon de financaj establoj. Por realigi
tiun celon oni devas unue profundigi la reformadon de la shtataj
bankoj kaj nun oni devas bone fari akciigon de la Banko de Chinio
kaj la China Konstrua Banko kaj tiutempe ankau aliaj bankoj devas
profundigi sian reformadon; due, oni devas akceli reformadon de
la kamparaj kreditaj kooperativoj kaj iom post iom perfektigi la
financan sistemon de la china kamparo; trie, oni devas daure funkciigi
la financajn administrajn kompaniojn kaj plirapidigi traktadon de
malignaj kapitaloj; kvare, oni devas akceli reformadon kaj stabilan
disvolvighon de la kapitala merkato; kvine, oni devas profundigi
reformadon de la asekura sistemo kaj energie disvolvi la asekuran
merkaton; kaj sese oni devas serioze plenumi la promesojn faritajn
de la china registaro che aligho de Chinio al la Monda Komerca Organizo
kaj plilarghigi malfermadon de bankoj, valorpaperaj operacioj kaj
asekuraj establoj.
La
china chefministro emfazis, ke la financa sekureco estas tre grava
al la ekonomio en la tuto.
|