La
12-an de februaro, 2004, china ministro de kulturo Sun Jiazheng
parolis pri disvolvigho de la kulturaj aferoj kaj kulturaj establoj
de Chinio kaj ghia kultura intershangho kun aliaj landoj en la gazetara
konferenco okazigita en la Informa Oficejo de la Shtata Konsilantaro
de Chinio. Menciante protektadon de historiaj restajhoj li diris,
ke la china registaro alte taksas protektadon de historiaj restajhoj
kaj metas tion sur gravan lokon de sia laboro. Antau nelonge oni
reviziis kaj publikigis la "Leghon pri protekto de historiaj
restajhoj", kiu nun estas praktikata en la tuta lando.
Oni
diris, ke Chinio jam 5-foje publikigis nomojn de 1271 protektataj
shtataj historiaj restajhoj. En Chinio nun estas 29 mondaj kulturaj
kaj naturaj heredajhoj, per kio Chinio okupas la trian lokon en
la mondo. La china registaro alprenis urghajn rimedojn por savi
kaj protekti multajn detruitajn historiajn restajhojn kaj riparis
iujn gravajn, kiaj la Imperiestra Palaco en Pekino, Yungang-shtonkavernaro
en Shanxi-provinco kaj Potala-palaco, Sagya-lamaejo kaj ghardeno
Norbu en Tibeto. Krom tio Chinio ankau ellaboris planon de protektado
de la nacia kulturo. Kunqu-opero kaj muziko de antikva kordinstrumento
jam estis metitaj de Unesko en la liston de reprezentaj verkoj de
la homaj bushaj kaj nemateriaj heredajhoj. Antau nelonge oni prezentis
la "Leghon pri protekto de la nacia kaj popola kulturo (projekto)
" al la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de
Chinio por aprobo.
|