La
15-an de februaro la scienc-teknika grupo sub la china komandejo
kontrau alte patogena birda gripo elfaris, surbaze de profunda esplorado,
4 seriojn da teknikoj kaj produktajhoj kun 22 specoj, kapablaj por
imunigo kontrau birda gripo, rapida diagnozo, homa protektado kaj
viruso-mortigado kaj alprenis rimedojn por popularigi ilin kiel
eble plej rapide.
Tiuj
teknikaj fruktoj parte estas liveritaj de la konservitaj teknikoj
faritaj lau la shtata plano pri scienc-teknika esplorado kaj parte
esploritaj de eminentaj sciencaj unuoj post apero de la epidemio.
Tiuj teknikaj fruktoj estas efikaj kontrau alte patogena birda gripo.
Per unu el ili, metodo de inversa transkopi-polimeraza chen-reakcio,
oni povas konstati la infektighon de birdoj kaj birdajhoj je la
viruso post 4 horoj, tiel ke oni multe reduktas la tempon por ekzamenado.
Nun
la scienc-teknika grupo energie popularigas tiujn metodojn al la
produktaj establoj per konigo kaj konsultighado kaj precipe al la
lokoj, kie ankorau ne aperis la epidemio por kiel eble plej rapide
establi la teknikan sistemon kontrau la birda gripo kun la celo
levi la preventan kaj kuracan nivelon kontrau la epidemio, preventi
ghian disvastighon kaj garantii la homan sekurecon.
|