Unua-pagho >> Aktualajhoj


China ambasadorejo refunkcios en Bagdado

    Vespere de la 16-a de februaro lau la tempo de Bagdado la refunkciiga grupo de la china ambasadorejo en Irako sekure atingis Bagdadon. La grupo konsistas el 13 personoj, el kiuj 7 estas oficistoj de la Ministerio de Eksteraj Aferoj kaj Ministerio de Komerco de Chinio kaj la ceteraj 6 estas gardistoj.

    La diplomatoj de la china ambasadorejo retirighis el Bagdado marte de la pasinta jaro, kiam la Usona-Brita Alianca Armeo atakis Irakon. Post tio ili restis longe en Amano, chefurbo de Jordanio, por atendi ordonon de la china registaro. Somere de 2003 chinaj diplomatoj venis en Irakon por esplori la lokan sekurecon kaj nun la chinaj diplomatoj unuafoje oficiale revenis en Bagdadon post la iraka milito.

    En la milita tumulto la china ambasadorejo estis serioze damaghita, tial la chinaj diplomatoj nun devas loghi en loka hotelo portempe kaj post tio serchos provizoran loghejon por fari refunkciigan laboron.

    La estro de la china refunkciiga grupo kaj afer-sharghito Sun Bigan diris, ke en Irako la grupo vaste kontaktos la Irakan Provizoran Administracion, autoritatojn de la alianca armeo kaj oficistojn de internaciaj organizoj, helpos chinajn kompaniojn en rekonstruado kaj defendos la interesojn de Chinio en Irako. Oni diris, ke en la sama tago, kiam la chinaj diplomatoj atingis Bagdadon, venis tien ankau oficistoj de oleaj kaj elektraj kompanioj de Chinio, kiuj aktive partoprenos la postmilitan rekonstruadon en Irako, helpate de la prepara grupo de la china ambasadorejo.