Unua-pagho >> Aktualajhoj


La 28-a Sesio de la Monda Heredajha Komitato de Unesko okazos junie en Suzhou

    La 17-an de februaro estro de la chinaj delegitoj en Unesko kaj prezidanto de la 28-a Sesio de la Monda Heredajha Komitato de Unesko Zhang Xinsheng diris en la gazetara konferenco okazigita en la Informa Oficejo de la Shtata Konsilantaro de Chinio, ke de la 28-a de junio ghis la 7-a de julio okazos en la china urbo Suzhou la 28-a Sesio de la Monda Heredajha Komitato, kies slogano estos "Defendi la mondajn heredajhojn por kuna disvolvigho". Tio estas la unua fojo por Chinio gastigi tian sesion post restauro de ghia legha pozicio en Unesko en 1972.

    Oni esperas, ke la sesio donos pozitivan kaj tre gravan influon al protekto kaj disvolvo de la mondaj heredajhoj en la 21-a jarcento kaj elspiros chinajn trajtojn. Estiel rapide disvolvighanta lando kun plej multe da loghantoj, Chinio faris elstaran kontribuon al protekto de la mondaj heredajhoj kaj akumulis richan sperton, kion laudis la Monda Heredajha Komitato, Unesko kaj multaj fakuloj. Chinio volontas fari intershanghon kaj kunlaboron en tiu flanko.

    Nun la Pakton de la Mondaj Heredajhoj partoprenis 177 landoj. La nombro superis tiun en chiuj aliaj internaciaj paktoj. La Monda Heredajha Komitato de Unesko estas unu el la malmultaj internaciaj establoj, kiujn devas obei iliaj membroj.

    La 28-a sesio faros la jenon:

    1. Ekzameni la novajn mondajn heredajhojn. Oni supozas, ke ghi ekzamenos 50 novajn heredajhojn, diskutos kaj ekzamenos pri tio, chu ghi metos iujn en la liston de la mondaj heredajhoj au ne.

    2. Diskuti pri la tutmonda strategio pri la mondaj heredajhoj.

    3. Taksi pri protektado kaj administrado de la heredajhoj de chiuj landoj.

    4. Diskuti pri la internacia helpo kaj kunlaboro.