Vespere
de la 18-a de februaro lau pekina tempo la nacia piedpilka teamo
de Chinio okafoje partoprenis la preparan matchon en la azia regiono
por la mondpokala konkurso en 2006, Germanio.
La
matcho okazis en stadiono Tianhe, Kantono, Chinio. Tie la temperaturo
realtighis kaj aero estis humida. En la unua duono de la matcho
neniu el la du teamoj sukcesis porti pilkon en la reton de la rivala
golejo. Chiu bone gardis sian golejon kaj la chinaj sportistoj,
kvankam multfoje shotis, tamen estis malhelpitaj de la rivaloj.
En la dua duono de la matcho la chinaj piedpilkistoj farighis pli
viglaj. En la 75-a minuto china sportisto portis la pilkon al la
golej-areo kaj Hao Haidong forte kapumis ghin kaj sukcesis. Post
malfacila konkursado la china teamo venkis la kuvajtian per 1:0
kaj gajnis la unuan venkon en la prepara matcho por la mondpokala
konkurso.
|