Unua-pagho >> Aktualajhoj


Chinio pagigos traktadon de danghera rubo

    Antau nelonge la China Shtata Mediprotekta Administracio anoncis, ke por solvi la problemon de media polucio kauzita de traktado de danghera rubo la shtato praktikos sistemon pri pagigo de traktado de danghera rubo, anstatauigos la administran pagigon per pagigo de entreprena servado kaj instigos chinajn kaj alilandajn entreprenojn, inkl. de la privataj, sin okupi pri konstruado kaj entreprenado de instalajhoj por traktado de danghera rubo.

    La anonco diras, ke la shtato ellaboris tiun sistemon por praktiki la "Legho de la China Popola Respubliko kontrau polucio de solidaj rubajhoj" kaj "Administra regularo pri medikamentaj rubajhoj" kaj intensigi traktadon de la danghera rubo kaj akceli ghian industriigon.

    Koncerna respondeculo de la China Shtata Mediprotekta Administracio diris, ke por praktiki la sistemon oni devas plene disvolvi la fundamentan rolon de merkata dispozicio de la richfontoj kaj establi mekanismon por trakti dangheran rubon lau la bezono de la merkata ekonomio.

    La tiel nomata danghera rubo estas tio, kio estas enskribita en la "Listo de la danghera rubo de la shtato", kaj tio, kion oni povas distingi kiel dangheran rubon lau la normo difinita de la shtato, kiaj la dangheraj ruboj industria, medicina kaj alispecaj.