Unua-pagho >> Aktualajhoj


Teknika sistemo kontrau birga gripo en Chinio fundamente formighis

    La 19-an de februaro la Komandejo de Chinio kontrau Altpatogena Birda Gripo informis, ke surbaze de la teknikoj de pluraj landoj kaj teknologia platformo kaj dank' al penado de fakuloj Chinio sukcese elfaris 22 teknologiojn kaj produktajhojn kontrau birda gripo, kio markas, ke en Chinio jam formighis kompare kompleta teknika sistemo kontrau birda gripo.

    Krom tio la Ministerio de Scienco kaj Teknologio decidis asigni pliajn 100 milionojn da juanoj al scienc-teknika esplorado de medikamentoj kontrau altpatogena birda gripo kaj dcidis18 gravajn temojn inkl. de esplorado de specifaj vakcinoj uzataj por birdoj kaj homoj, esplorado kaj produktado de novtipa rapida ekzamena kaj diagnoza teknologioj.