La
22-an de februaro proparolanto de la China Ministerio de Agrikulturo
pri la laboro kontrau altpatogena birda gripo diris, ke la altpatogena
birda gripo okazinta en Long'an-gubernio, Guangxi-a Ghuang-nacia
Autonoma Regiono, Chinio, estis estingita kaj la izolejo de tiu
epidemio estas jam liberigita.
La
23-an de januaro B-tipa altpatogena birda gripo H5N1 atakis la distrikton
Dingdang de Long'an-gubernio, kaj oni senprokraste izolis kaj antisepsis
la lokon, mortigis au imunigis la kortobirdojn. Forpasis jam 21
tagoj de tiam kiam oni mortigis la lastan kortobirdon, kaj la loka
kvarantena stacio faris kompletan monitoradon. La rezulto montras,
ke ghi konformas al la difinoj pri liberigo de la izolejo en la
epidemia loko kaj la koncernaj reguloj kontrau la altpatogena birda
gripo de Chinio kaj oni konkludis, ke la altpatogena birda gripo
en la distrikto Dingdang estis jam estingita, tial la popola registaro
de la gubernio liberigis ghian izolejon la 22-an de februaro, 2004.
La Ministerio de Agrikulturo postulas, ke la loka kontrola instituto
pri animala epidemio faru dauran monitoradon pri la loka epidemio
kaj alprenu pozitivajn metodojn por preventi la refojan atakon de
la altpatogena birda gripo.
|