La
23-an de februaro, china ministro de eksteraj aferoj Li Zhaoxing
interparolis telefone kun usona shtata sekretario Powell.
La
china ministro esprimis sian shaton al la starpunkto de la usona
prezidanto Bush kaj Powell montrita respektive en la 9-a de decembro
2003 kaj antau nelonge pri la Taiwan-a situacio kaj detale pritraktis
sian principan starpunkton pri tiu situacio.
Powell
reasertis pri la usona politiko pri unu Chinio. Li diris, ke la
politiko pri la Taiwan-a situacio eksplikita de prezidanto Bush
kaj la usona registaro estas firma kaj neshanghita kaj la usona
registaro oponas kontrau chia parolado kaj aktivado cele solflanke
shanghi la nunan staton de Taiwan.
Ili
intershanghis opiniojn ankau pri la dua sesio pri la 6-flanka intertraktado
en Pekino.
|