     La 
              dua sesio de la ses-flanka intertraktado pri la nuklea problemo 
              de la Korea Popol-demokratia Respubliko (KPDR) komencighis hodiau 
              je la 9-a horo matene en Pekino. 
                En 
              la 24-a de februaro la delegacioj de Chinio, KPDR, Usono, Korea 
              Respubliko, Rusio kaj Japanio venis en Pekinon. Ili faris urghan 
              interkonsilighon, pritraktis sian starpunkton kaj serchis komunajn 
              opiniojn cele krei taugajn kondichojn por la intertraktado. 
                Estro 
              de la china delegacio kaj vicministro de eksteraj aferoj Wang Yi 
              konigis al la cheestantoj la laboron de Chinio por pacigi la koncernajn 
              flankojn kaj akceli la intertraktadon. Li emfazis, ke en la dua 
              sesio oni komencos diskuton pri praktikaj problemoj, kaj malgrau 
              multe da malfaciloj li deziris, ke chiuj cheestantoj respektu unu 
              alian kaj faru chion eblan por la intertraktado. 
                La 
              triflanka intertraktado de Chinio, KPDR kaj Usono okazinta aprile 
              de 2003, la unua sesio de la sesflanka intertraktado de Chinio, 
              KPDR, Usono, Korea Respubliko, Japanio kaj Rusio okazinta auguste 
              de 2003 kaj la chi-foja intertraktado estas vaste atentataj de la 
              tutmonda vehiklo. Lau statistiko, pli ol 600 chinaj kaj alilandaj 
              jhurnalistoj deziras viziti la intertraktadon. 
               
               
             |