 Matene
de la 25-a de februaro inaugurighis en Pekino la dua sesio de la
ses-flanka intertraktado pri la nuklea problemo de la Korea Duoninsulo
kaj post tio okazis plena kunveno, en kiu la estroj de chiuj delegacioj
pritraktis sian starpunkton pri la nuklea problemo de la Korea Duoninsulo
kaj atingis certan komunan konon.
Oficisto
de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Chinio diris, ke chiuj flankoj
parolis sobre kaj praktike, kaj ili atingis certan komunan konon,
kvankam ekzistas malakordoj. La ses flankoj konfirmis la pacan metodon
por solvi la nuklean problemon, opiniante ke la intertraktado devas
dauri malgrau chiaj malfaciloj.
La
ses flankoj pluapashe certighis pri la celo de la sesio, t.e. sennukleigo
de la duoninsulo. Ili opiniis, ke realigho de la celo konformas
al la interesoj de chiuj landoj kaj utilas al la paco, stabileco
kaj prospero de la nordorienta Azio.
La
cheestantoj konsentis solvi la nuklean problemon per konkordaj pashoj
kaj opiniis, ke agado estas plej efika rimedo por starigi konfidon.
Oni
faris primaran diskuton pri iuj praktikaj problemoj kaj faris iujn
proponojn.
La
inauguro kaj plena kunveno dauris pli ol 4 horojn. Hodiau matene
dauros la kunveno.
|