En
la 26-a de februaro respondeculo de koncerna departemento de la
Agrikultura Ministerio de Chinio anoncis, ke en la 21-a de aprilo
la Agrikultura Ministerio de Chinio komencos praktiki normalan administradon
al importado de transgenitaj kreskajhoj kaj ghis nun jam donis sekurec-ateston
al 5 transgenitaj agrikulturaj kreskajhoj. Tiam senvalidighos la
antauaj sekurec-atestoj. Samtempe kun tio komercistoj povos peti
novan ateston por importo kaj fari koncernan proceduron.
De
2002 ghis nun la Agrikultura Ministerio de Chinio ricevis 18 peticiojn
de 5 esploraj institucioj de kompanioj inkluzive de Dupont kaj Monsant
por sekurec-atesto de transgenitaj kreskajhoj, kaj la celo de la
peticioj estis prilabora materialo kaj koncernis Usonon, Kanadon
k.a. La chefa importita transgenita kreskajho de Chinio estas sojfabo,
kaj materialo de granda parto de mangh-oleo sur la china merkato
estas transgenita sojfabo. En la lastaj jaroj transgenitaj produktajhoj
vekis vastan disputon internacie, kaj oni maltrankvilighis chefe
pro tio, chu transgenitaj produktajhoj kauzos genan poluon, detruos
la trajtojn de kreskajhoj kaj malutilos al la sano de la homaro
pro regrupigho de la genoj.
Por
la media kaj nutra sekureco la Agrikultura Ministerio de Chinio
faris dujaran ekzamenon de 7 specoj da kreskajhoj liveritaj de Dupont,
Monsant kaj aliaj kompanioj de Usono. Ekzameno kadre de la nunaj
kondichoj de scienca esplorado unuapashe pruvis la sekurecon de
transgenitaj nutrajhoj. 5 el la ekzamenitaj akiris sekurec-ateston.
Atesto por transgenitaj sojfabo kaj maizo validos 3 jarojn, kaj
tiu por kotono 5 jarojn.
|