La
dua sesio de la sesflanka intertraktado pri nuklea problemo de la
Korea Duoninsulo finighis en Pekino la 28-an de februaro. Post sia
finigho la sesio publikigis deklaron, kiu diras, ke chiuj cheestantoj
opinias, ke la dua sesio komencis praktikan diskuton utilan, pozitivan
kaj seriozan. Pere de la intertraktado oni pli bone ekkonis la aliajn
kaj kompreneble restas ankorau malakordo. Chiuj cheestantoj aprobis
dauran intertraktadon, kiu okazos antau la fino de junio, 2004,
en Pekino.
Li
Zhaoxing, china ministro de eksteraj aferoj, diris, ke la signifo
de la chi-foja intertraktado montras sin en la praktika dialogo,
kio markas, ke oni faris novan pashon por sennukleigo de la duoninsulo.
La nuna frukto, malfacile akirita, estas kristaligho de la peniga
laboro de la cheestantoj kaj esprimas ilian politikan volon por
akceli pacan procezon. La estroj de chiuj delegacioj montris, ke
en la nomita intertraktado chiuj flankoj faris seriozan kaj praktikan
diskuton kaj atingis gravan komunan konon. Ili opiniis, ke la malakordo
estas natura kaj la celo certe povas esti atingita per pacienca
kaj daura penado.
|