Unua-pagho >> Aktualajhoj


La unua loka regulo kontrau aideso praktikata en Chinio

    Ekde la l-a de marto, 2004, la unua loka regulo kontrau aideso estas praktikata en Chinio. Ghi estas "Regulo kontrau aideso en Yunnan-provinco".

    Char Yunnan-provinco situas proksime al la Ora Triangulo, fonto de toksoj kaj subbaseno de Mekongo, kie rapide disvastighas aideso kaj aliaj epidemioj, tial ie en Yunnan-provinco aideso disvastighas kompare rapide. Fine de decembro, 2003, en la provinco trovighis 14905 infektitoj de aides-viruso kaj 907 aidesuloj kaj jam mortis 558, kiuj okupas respektive la unuan, trian kaj duan lokojn lau nombro en Chinio.

    Lau la nuna cirkula stato de aideso oni leghigis la medicinan kuracadon en loghkvartaloj, purigon de la injektiloj, liveron de kondomoj au funkciigon de vendomashino de kondomoj en hoteloj, saunoj, stacidomoj, dokoj, flughavenoj, amuzejoj kaj turismaj lokoj.

    Por faciligi praktikadon de la nova regulo en Yunnan-provinco oni komencis purigi la socian medion, popularigi kondomojn en hoteloj kaj amuzejoj, disvastigi sciojn kontrau aideso, funkciigi establon por flegi aidesulojn, kaj fari monitoradon de aideso kaj esploradon pri kuracado de la malsano.