La
2-an de marto okazis en Pekino la unua gazetara konferenco de la
Dua Sesio de la Deka China Popola Politika Interkonsiligha Konferenco
(ChPPIK). La proparolanto de ChPPIK konigis al la chinaj kaj alilandaj
raportistoj koncernajn aferojn de la chi-foja sesio kaj respondis
iliajn demandojn.
La
Dua Sesio de la Deka ChPPIK inaugurighis posttagmeze de la 3-a de
marto kaj fermighos la 12-an tiumonate. Chiuj membroj de ChPPIK
auskultos, diskutos kaj ekzamenos la laborraporton de Jia Qinglin,
prezidanto de ChPPIK, auskultos, diskutos kaj ekzamenos la laborraporton
de la Konstanta Komitato de ChPPIK fare de ghia vicprezidanto Li
Meng pri la proponoj, prezentitaj de la membroj de ChPPIK de post
la Unua Sesio; cheestos la Duan Sesion de la Deka Tutlanda Popola
Kongreso; auskultos la laborraporton de la registaro fare de chefministro
Wen Jiabao kaj aliajn gravajn raportojn; diskutos, ekzamenos kaj
aprobos reviziitan statuton de ChPPIK; diskutos, ekzamenos kaj aprobos
la politikan rezolucion de la Dua Sesio de la Deka ChPPIK, la rezolucion
pri la laborraporto de ghia Konstanta Komitato, tiun pri proponoj
de ghiaj membroj kaj la raporton pri ekzameno de la proponoj de
la Dua Sesio.
La
proparolanto diris, ke dum la sesio estos 3 fojoj por paroladoj.
Raportistoj povos cheesti iujn kunsidojn de grupoj kaj iujn kunsidojn
de kelkaj grupoj kune, du gazetarajn konferencojn pri reprosperigo
de la nordorienta industria bazo, plenenergia disvolvo kaj aktiva
subteno de ekonomio de nepublika posedsistemo.
|