Unua-pagho >> Aktualajhoj


Sino-2 provata en satelit-lanchejo

    Antau nelonge oni plenumis teknikan esploradon de Sino-2, grandega, novgeneracia kaj longe uzata telekomunika satelito, farita de Chinio mem, kaj post kelkaj tagoj faros provadon en la satelit-lanchejo Xichang.

    Sino-2 estas la unua china satelito fidinda por radio-elsendo kaj efika kontrau jhamado, farita de la Spacologia Instituto sub la Spaconaviga Scienc-teknologia Kompanio (Grupo). Ghi, 5100 kg peza, estas la plej granda satelito de Chinio. Lau projekto ghi funkcios 15 jarojn kaj estos uzata por radio-elsendo, telekomunikado k.a.

    Lau plano ghi estos lanchita en 2005 per raketo Changzheng-3 B en la satelit-lanchejo Xichang. Por pruvi, chu ghi akordas al la lancheja sistemo kaj transport-raketa sistemo kaj chu ghi povas normale funkcii, la China Spacologia Instituto organizos teknikistojn por unu-monata provado en Xichang.