Unua-pagho >> Aktualajhoj


2000 chinaj huzoj estis enriverigitaj

    Antau nelonge en Nankino, Jiangsu-provinco, Chinio, oni lasis en Yangzi-riveron 2000 chinajn huzojn, zorgeme kulturitajn de la Instituto de Chinaj Huzoj, tiel ili revenis en la naturon.

    Tio estas parto de la aktivado en 2004 "Por la chinaj huzoj kaj la patrina rivero". Koncerna departemento taksis, ke antau tiu aktivado en Yangzi-rivero vivis nur iom pli ol 1000 chinaj huzoj.

    En la loko de la enriverigo vidighis centoj da grandaj kestoj kun chinaj huzoj. Por liberigi la huzojn en la naturon oni laboris duontagon. Sur la dorso de chiuj enriverigitaj huzoj estas arghenta marko, utila por ke la koncernaj departementoj konu la regulon de naghado de tiuj huzoj, nomataj akvaj pandoj, spuru kaj ekzamenu ilian vivon en la rivero. Oni deziras, ke ili bone vivu en la rivero kaj multe generadu.

    Lau la reguloj por protektado de sovaghaj animaloj, neniu rajtas chasi nek vendi la enriverigitajn huzojn. En la estonteco, se oni kaptos au vidos huzojn en bazaro, oni devos senprokraste enriverigi ilin.