La
Dua Sesio de la Deka China Popola Politika Interkonsiligha Konferenco
(ChPPIK) inaugurighis je la tria posttagmeze de la 3-a de marto
2004 en la Popola Halo, Pekino.
La
cheestantoj aprobis antau chio la tagordon de la sesio; prezidanto
de ChPPIK Jia Qinglin faris laborraporton komisiite de ghia konstanta
komitato kaj post tio la cheestantoj auskultis raporton de la Konstanta
Komitato de la Deka ChPPIK pri proponoj faritaj de ghiaj membroj
post la unua sesio.
La
dua sesio havos ankau jenan enhavon: chiuj membroj de la konferenco
cheestos la Duan Sesion de la Tutlanda Popola Kongreso de Chinio,
auskultos kaj diskutos la laborraporton de la registaro; diskutos,
ekzamenos kaj aprobos la reviziitan statuton de ChPPIK, politikan
rezolucion de la Dua Sesio de la Deka ChPPIK, rezolucion pri la
laborraporto de ghia konstanta komitato, tiun pri la raporto pri
la proponoj faritaj de ghiaj membroj post la unua sesio kaj raporton
de la propona komisiono de la Deka ChPPIK pri ekzameno de la proponoj
de la Dua Sesio de la Deka ChPPIK. Chiuj tiuj aferoj estos faritaj
en la sekvantaj tagoj.
|