Matene
de la 4-a de marto la prezidantaro de la Dua Sesio de la Deka Tutlanda
Popola Kongreso (TPK), elektita de la prepara kunveno, okazigis
sian unuan kunvenon en la Popola Halo, Pekino. Wu Bangguo, prezidanto
de la Konstanta Komitato de TPK, prezidis la kunvenon, kiu elektis
konstantajn membrojn de la prezidantaro de la dua sesio. La konstantaj
membroj estos prezidanto kaj vicprezidantoj de la Konstanta Komitato
de TPK alterne.
La
kunveno decidis tagordon de la dua sesio, kiu dauros 10 tagojn.
Lau
regulo de la Konstanta Komitato de TPK la kunveno elektis kelkajn
membrojn plenumaj prezidantoj de la plena sesio de la kongreso.
Ghi balotis por plenuma prezidanto de la plena sesio. Ghi decidis
la metodojn por baloti pri la rezolucioj de la sesio. Ghi decidis
ankau, ke la 6-a horo posttagmeze de la 10-a de marto estos templimo
de prezentado de proponoj al la kongreso.
|