Je
la 11-a horo matene de la 4-a de marto la Dua Sesio de la Deka Tutlanda
Popola Kongreso (TPK) okazigis gazetaran konferencon en la Popola
Halo en Pekino. Jiang Enzhu, proparolanto de la dua sesio de la
kongreso, konigis al la chinaj kaj alilandaj raportistoj koncernajn
aferojn de la nomita sesio kaj respondis iliajn demandojn.
Rememorante
la laboron de la konstanta komitato de la kongreso en la pasinta
jaro, li diris, ke 2003 estis la unua jaro por la Deka TPK, en kiu
la konstanta komitato de TPK prenis la teorion de Deng Xiaoping
kaj la gravan penson de "Tri Reprezentoj" kiel sian gvidilon,
serioze plenumis siajn devojn, faris multon por regi la landon per
leghoj kaj akiris novajn progresojn en leghodonado, kontrolado,
memkonstruado kaj aliaj flankoj.
Koncerne
kontroladon fare de la popola kongreso, Jiang diris, ke lau la konstitucio
kaj aliaj leghoj, la registaro, kortumoj kaj prokurorejoj devas
respondeci por la popola kongreso kaj estas kontrolataj de ghi.
En la pasintaj jaroj la diversnivelaj popolaj kongresoj de Chinio
faris aktivan esploradon kaj praktikadon en tiu flanko, akcelis
lauleghan administradon kaj justan plenumadon de la leghoj, kaj
la tutlanda komitato de la popola kongreso plene subtenis la lokajn
popolajn kongresojn en esplorado chi-flanka, resumis kaj asimilis
ilian sperton.
Koncerne
revizion de la konstitucio, Jiang diris, ke la konstitucio difinis,
ke la Komunista Partio de Chinio estas gvida kerno de la socialismaj
aferoj de Chinio, ghi estas partio en potenco kaj revizio de la
konstitucio estas grava afero en la politika vivo de Chinio. Unu
el la gravaj devoj de la reganta partio estas fari proponon pri
leghdonado kaj pere de la legha procedo fari sian platformon shtata
volo. Tio estas grava esprimo de la Komunista Partio de Chinio regi
la landon lau leghoj.
Jiang
diris ankau, ke la konstitucio havas artikolon pri protekto de leghaj
privataj richajhoj kaj en la chi-foja revizio oni perfektigos ghin.
Jiang diris, ke ekde praktikado de reformado kaj pordmalfermo, dank'
al ekonomia disvolvigho kaj plibonigho de la popola vivo multighis
la privataj richajhoj de la chinaj civitanoj kaj multaj el ili havas
privatajn produktajn rimedojn kaj deziras lauleghe protekti siajn
richajhojn, tial la reviziota konstitucio devas pliklarigi kaj perfektigi
la difinon de la konstitucio pri protekto de la privataj richajhoj.
La
dua sesio de la kongreso inaugurighos je la 9-a horo matene de la
5-a kaj fermighos posttagmeze de la 14-a de marto.
|