La
5-an de marto en la Popola Halo en Pekino inaugurighis la Dua Sesio
de la Deka Tutlanda Popola Kongreso (TPK), prezidata de Wu Bangguo,
plenuma prezidanto kaj konstanta membro de la prezidantaro de la
kongreso. Chefministro Wen Jiabao faris raporton pri la registara
laboro.
En
sia laborraporto Wen Jiabao diris, ke en la pasinta jaro la registaro
alprenis kategoriajn rimedojn por batali kontrau SARS; faris konvenan
reguligon por la stabila kaj rapida disvolvigho de la nacia ekonomio;
bone konsideris la tutan situacion por akceli la socian disvolvighon;
prizorgis la popolan vivon kaj bone solvis la problemon de laborigo
kaj socia garantio; akcelis la sistemo-renovigon kaj faris gravajn
pashojn en reformado kaj pordmalfermo; kaj intensigis konstruadon
de legha sistemo kaj defendis la socian stabilecon.
Wen
Jiabao diris, ke la nunaj malfaciloj estas malrapida kresko de la
enspezo de la kamparanoj, pezaj taskoj pri laborigo kaj socia garantio,
malekvilibra disvolvigho en diversaj regionoj, tro granda diferenco
inter enspezoj de iuj sociaj membroj kaj nesuficho de naturaj richfontoj
kaj polucio de medio.
La
fundamenta penslinio kaj chefa tasko de la registaro en 2004 estas
persisti en la koncepto de scienca disvolvigho, konsideri la socian
situacion en la tuto, turni la taskon chefe sur la homajn problemojn,
reformadon kaj renovigon kaj meti la atenton chefe sur solvon de
la elstaraj konfliktoj en la ekonomia kaj socia disvolvigho, solvon
de la elstaraj problemoj strikte rilataj al la interesoj de la popolo,
ghustan solvon de la rilatoj inter reformado, disvolvo kaj stabileco,
akcelon de la kompleta, harmonia kaj daura disvolvigho de la ekonomio
kaj socio kaj kunan progreson de la materia, politika kaj spirita
civilizacio.
Lau
la plano la ekonomio kreskos je 7% chi-jare. Por difini tiun celon,
la registaro bone konsideris la kontinuecon de la makroskopa reguligo,
rapidecon de la ekonomia disvolvigho kaj nunan staton de richfontoj
de energioj, trafikado kaj gravaj materialoj kaj mildigon de la
premo al la naturaj richfontoj kaj medio.
|