Matene
de la 6-a de marto okazis la dua plena kunveno de la Dua Sesio de
la Deka Tutlanda Popola Kongreso (TPK) en la Popola Halo en Pekino
por auskulti, diskuti kaj ekzameni la raporton de la Shtata Konsilantaro
pri plenumado de la plano de la nacia ekonomio kaj socia disvolvigho
en 2003 kaj la projekto de tiu por 2004, raporton pri plenumo de
la budgheto de la centra kaj lokaj registaroj kaj projekto de tiu
por 2004.
La
kunvenon cheestis Hu Jintao, Wu Bangguo, Wen Jiabao kaj aliaj partiaj
kaj shtataj gvidantoj.
La
supre menciitaj raportoj estis faritaj respektive de Ma Kai, prezidanto
de la Shtata Komisiono por Disvolvo kaj Reformado kaj Jin Renqing,
ministro de financo.
|