La
8-an de marto okazis la tria plena kunveno de la Dua Sesio de la
Deka Tutlanda Popola Kongreso de Chinio por auskulti la raporton
de Wang Zhaoguo, vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda
Popola Kongreso pri ekspliko pri revizio (projekto) de la Konstitucio
de la China Popola Respubliko.
Chi-foje
oni ne multe revizios la konstitucion, sed nur kelkajn partojn.
Oni revizios nur tiujn partojn, kiuj nepre devas esti reviziitaj
kaj la novaj tekstoj estis pruvitaj en la praktikado kaj devas esti
difinitaj en la konstitucio. Oni klarigos tiujn partojn, kiuj povas
esti reviziitaj kaj nereviziitaj, per ekspliko pri la konstitucio.
Wang
Zhaoguo detale konigis la chefan enhavon de la revizio (projekto):
1.
Difini la gvidan lokon de la grava penso de "Tri Reprezentoj"
en la politika kaj socia vivo de la shtato;
2.
Aldoni la enhavon pri harmonia disvolvigho de la materia, politika
kaj spirita civilizacio;
3.
En la artikolo pri unuecfronto, aldoni "konstruantojn de la
socialisma afero";
4.
Perfektigi la sistemon de ter-rekvizicio;
5.
Pluapashe klarigi la shtatan politikon pri disvolvo de la nepublika
ekonomia sistemo;
6.
Perfektigi la difinon pri protekto de la privataj proprietajhoj;
7.
Aldoni la difinon pri konstruo kaj perfektigo de la sistemo de la
socia garantio;
8.
Aldoni la difinon pri respekto kaj garantio de la homaj rajtoj;
9.
Perfektigi la difinon pri konsisto de la tutlanda popola kongreso;
10.
Aldoni la difinon pri kriza stato;
11.
Aldoni la difinon pri la povoj de shtata prezidanto
12.
Aldoni la difinon pri revizio de la servoperiodo de la distriktaj
regpotencoj
13.
Aldoni la difinon pri la nacia himno
|