La
9-an de marto proparolanto de la departemento kontrau altpatogena
birda gripo sub la Ministerio de Agrikulturo de Chinio diris, ke
nun restas nur du lokoj de Chinio, kiuj ankorau ne liberighis el
la minaco de birda gripo, sed antaue entute 49 lokoj en Chinio estis
atakataj de la epidemio.
La
9-an la Ministerio de Agrikulturo ricevis raportojn, kiuj konigas
la epidemian situacion en Songming-gubernio kaj Guandu-distrikto
de Kunming de Yunnan-provinco kaj ghardeno de sovaghaj bestoj en
Shenzhen. Kiam tiuj tri lokoj estis atakataj de altpatogena birda
gripo H5N1 de tipo B, la lokaj registaroj donis grandan atenton
al la batalo kontrau la epidemio, senprokraste faris izoladon, mortigadon,
antisepson kaj aliajn imunigajn laborojn. Ghis la 9-a jam forpasis
21 tagoj post mortigo de la lasta birdo en la supre menciitaj epidemiaj
lokoj. La lokaj adminisracioj pri bestaj malsanoj kaj best-imunigaj
establoj faris ekzamenon lau koncernaj reguloj kaj konstatis, ke
en la supre menciitaj lokoj la altpatogena birda gripo estis jam
estingita kaj ili konformas al la postuloj pri liberigo el la epidemio,
tial la lokaj registaroj jam publikigis ordonon liberigi ilin el
izolado.
Krom
tio, la Ministerio de Agrikulturo anoncis, ke en la pasintaj 22
tagoj post la 17-a de februaro ghi ricevis neniun raporton pri infektigho
de altpatogena birda gripo sur la cheftero de Chinio.
|