La
8-an de januaro en la Informa Oficejo de la Shtata Konsilantaro
de Chinio okazis gazetara konferenco, kie la provincestroj de Liaoning,
Jilin kaj Heilongjiang, nordorienta Chinio, konigis chiu siajn proprajn
avantaghojn por reprosperigho.
Bo
Xilai, estro de Liaoning-provinco, diris, ke nun la eksterlanda
investado tendencas tre bone. Antau 2000 chiujare tie la eksterlanda
investo estis averaghe 2.2 miliardoj da usonaj dolaroj, sed 5 miliardoj
da usonaj dolaroj en 2003.
Bo
diris, ke lau la strategia celo de la Shtata Konsilantaro Liaoning
devas esti grava industria bazo kaj grava bazo de industriaj krudmaterialoj.
Tiu-flanke la provinco havis avantaghojn en la historio. Profitante
de la historia shanco ghi certe sukcesos en sia reprosperigho.
Hong
Hu, estro de Jilin-provinco, diris, ke por reprosperigo de la malnova
industria bazo oni devas solvi la kontraudirojn en la strukturo
kaj sistemo, tamen la nova sistemo certe reprosperigos Jilin dank'
al ghia solida industria bazo.
Zhang
Zuoji, estro de Heilongjiang-provinco, diris, ke Heilongjiang promesos
reformi la mekanismon kaj proprietan sistemon de la shtataj entreprenoj
kaj realigi proprietan plurismon; malpliigi au nuligi la shulditan
imposton lau la shtata difino, malsharghi la superfluajn laborantojn
de la shtataj entreprenoj kaj malpliigi la socian sharghon; fari
reformadon en registara administrado, administra ekzameno kaj sankcio,
t.e. oni faros ekzamenon por sankcio nur de tiuj establajhoj, kiuj
rilatas al la shtata sekureco kaj totala ekonomia dispozicio kaj
estas limigendaj, sed por funkciigi aliajn establajhojn oni raportos
nur al la koncerna departemento sen peti sankcion.
|