Posttagmeze
de la 10-a de marto okazis la kvara plena kunveno de la Dua Sesio
de la Deka Tutlanda Popola Kongreso (TPK) en la Popola Halo en Pekino
por auskulti, diskuti kaj ekzameni la laborraporton de la Konstanta
Komitato de TPK, kaj tiujn de la superaj popolaj kortumo kaj prokurorejo.
Wu
Bangguo, prezidanto de la Konstanta Komitato de TPK, faris raporton
al la kongreso pri la laboro en la pasinta jaro kaj tasko por la
sekvanta jaro. Wu rememoris la laboron en la pasinta jaro de kvin
flankoj: Plifortighis la leghdona laboro kaj levighis la kvalito
de la leghdonado; elstara estis la kontrolado kaj evidentighis ghia
efiko; estis serioze traktataj la proponoj de la reprezentantoj
kaj la reprezentantoj ludis pli gravan rolon; la konstanta komitato
de TPK faris aktivan kontakton kun alilandaj parlamentoj kaj firmigis
la amikajn rilatojn kun ili; memkonstruado kaj funkciado.
Xiao
Yang, prezidanto de la Supera Popola Kortumo, faris raporton. En
sia raporto li traktis grandskalan jurisprudencan ekzamenon pri
justeco kaj efiko, ordigon de kriminalaj kazoj de transtemplima
malliberigo kaj civilaj kaj administraj kazoj de transtemplima ekzameno
kaj realigon de la jurisprudenca servo al la popolo.
Jia
Chunwang, chefprokuroro de la Supera Popola Prokurorejo, raportis
la laboron de diversnivelaj prokurorejoj de Chinio en la pasinta
jaro.
Hu
Jintao kaj aliaj shtataj gvidantoj cheestis la kunvenon.
|