Posttagmeze
de la 9-a de marto la Dua Sesio de la Deka Tutlanda Popola Kongreso
okazigis gazetaran konferencon en Pekino, kie gvidantoj de la Ministerio
de Laboro kaj Socia Garantio respondis demandojn de raportistoj.
La
gvidantoj de la ministerio diris en la konferenco, ke en 2004 Chinio
ellaboros kaj kompletigos koncernan sistemon por ne prokrasti salajradon
al la kamparaj laboristoj.
Vicministro
de la ministerio diris, ke en 2004 oni plirapidigos projektadon
de "Reguloj pri inspektado de laboro" kaj "reguloj
pri salajrado". Li diris, ke Chinio ellaboros longdauran kaj
avertan sistemojn por preventi refojan prokraston de salajrado dum
kvitigho de la antaua shuldo. Dank' al tio la salajrado kaj sociaj
rajtoj de la kamparaj laboristoj estos garantiataj, same kiel tiuj
de la urbanoj.
Ministro
de Laboro kaj Socia Garantio Zheng Silin diris, ke la registaro
senvalidigos la lokajn regulojn diskriminaciantajn la kamparajn
laboristojn en la urba laborigo, konstruos laborulan merkaton, egale
traktos la urbanojn kaj kamparanojn kaj punos leghajn personojn
de entreprenoj kaj individuojn, kiuj damaghos la rajtojn de la kamparaj
laboristoj.
Lau
nekompleta statistiko, nun en Chinio estas 93 milionoj da kamparaj
laboristoj, kiuj plejparte laboras en konstruaj kaj servaj entreprenoj.
Materialoj montras, ke de 2003 ghis februaro de 2004 la registaroj
de diversaj lokoj kvitigis la shuldintojn kun la kamparaj laboristoj
per 25 miliardoj da juanoj, kiuj konsistigas pli ol 90% de la totala
shuldita sumo en 2003.
Chefministro
Wen Jiabao diris en sia raporto pri registara laboro, ke la registaro
solvos en 3 jaroj la problemon pri shuldo al la konstruado kaj al
la kamparaj laboristoj de konstruaj entreprenoj. Multaj shtatoficistoj
diris, ke ili estas fidoplenaj solvi tiun problemon en la dauro
de malpli ol 3 jaroj.
|