Unua-pagho >> Aktualajhoj


La generatoraro n-ro 2 de la Dua Qinshan-a Nuklea Elektrejo ekfunkciis

    La 11-an de marto, 2004, la generatoraro n-ro 2 de la Dua Qinshan-a Nuklea Elektrejo, granda komerca elektrejo projektita, konstruita kaj entreprenata de Chinio mem, enretighis kaj ekdonis elektron.

    Tio estas grava mejloshtono en la konstruado de nukleaj elektrejoj de Chinio. Lau projekto ghi ekfunkcios komerce junie de 2004, kio mildigos la elektran strechitecon en la orienta parto de Chinio.

    La nomita elektrejo en la oriento de Chinio havas du generatorarojn, chiu kun kapacito de 600 mil kW. Ghi estas konstruita lau la principo "dependi chefe de siaj propraj fortoj kunlabore kun aliaj landoj". 55% de la pecoj de la generatoraroj estas fabrikitaj en Chinio.

    La generatoraro n-ro 1 komencis komerce funkcii la 15-an de aprilo, 2002, kaj de tiam ghi funkciis chiam sekure kaj stabile. Ghis nul horo de la 11-a de marto ghi jam donis 9.074 miliardojn da kWh da elektro kaj per tio multe kontribuis al la nacia ekonomio de Chinio.

    Por akceli disvolvighon de la produktado de nuklea elektro de Chinio oni decidis ekspansiigi la elektrejon, konstrui generatorarojn n-roj 3 kaj 4 kaj peti aprobon de la supera instanco. Finkonstruite, la elektrejo havos la totalan generatoran kapaciton de 2.6 milionoj da kW kaj chiujare donos pli ol 16 miliardojn da kWh da elektro al la orienta parto de Chinio.