La
14-an de marto la Dua Sesio de la Deka Tutlanda Popola Kongreso
(TPK) aprobis la revizion de la Konstitucio de la China Popola Respubliko,
sankciis la raporton de chefministro Wen Jiabao pri la registara
laboro kaj per balotado aprobis koncernajn rezoluciojn. Post plenumo
de chiuj siaj taskoj ghi fermighis. Wu Bangguo, prezidanto de la
Konstanta Komitato de TPK prezidis ghin.
La
reviziita konstitucio difinis la gvidan pozicion de "Tri Reprezentoj"
en la politika kaj socia vivo de Chinio, ekhavis la enhavon pri
akcelo de harmonia disvolvigho de la materia, politika kaj spirita
civilizacio, aldonis la vortojn "konstruantoj de la socialisma
afero" temantajn pri unuecfronto, ekhavis la enhavon pri perfektigo
de la sistemo pri ter-rekvizicio, klarigis la shtatan principon
pri disvolvigho de ekonomio de nepublika posedanteco, perfektigis
la difinon pri protekto de la privata proprieto, ekhavis novajn
difinojn pri kompletigo de la sistemo de la socia garantio, alta
takso kaj garantio de la homaj rajtoj, pri konsisto de la tutlanda
popola kongreso, pri urgha situacio, pri la rajtoj de la shtata
prezidanto dum lia shtata aktivado, reviziis la servoperiodon de
la distrikta regpotenco, ekhavis novan difinon pri nacia himno k.a.
La 14-an de marto la prezidantaro de la Dua Sesio de la Deka TPK
publikigis anoncon pri tiuj aferoj.
La
sesio balotis por la rezolucio pri la registara laboro kaj aprobis
ghin. La rezolucio diras, ke la raporto konformas al la realo kaj
pere de rememoro kaj resumado de la registara laboro en la pasinta
jaro, ghi bone montras la chefan laboron de la registaro kaj atingitajn
sukcesojn kaj montras la malfacilojn kaj problemoj sur la vojo.
La arangho de la registara laboro por 2004 montras la sciencan koncepton
pri disvolvado kaj en ghi la difinitaj taskoj estas klaraj kaj efektivigeblaj.
La
sesio inaugurighis la 5-an de marto, dauris entute 10 tagojn kaj
fermighis la 14-an. Ghi estas la plej mallonga el chiuj sesioj.
|