Unua-pagho >> Aktualajhoj


Fermighis la Dua Sesio de ChPPIK en Pekino

    En la 12-a de marto plenumighis chiuj programeroj de la Dua Sesio de la Deka Tutlanda Komitato de ChPPIK (China Popola Politika Interkonsiligha Konferenco) kaj ghia prezidanto Jia Qinglin proklamis fermighon de la sesio.

    La 1998 cheestantaj komitatanoj vochdonis kaj aprobis la rezolucion pri la laborraporto de la Dua Sesio de ChPPIK, rezolucion pri la laboro super proponoj de post la Unua Sesio, rezolucion pri la amendo de la statuto de ChPPIK, la politikan rezolucion de la Dua Sesio de la Deka Tutlanda Komitato de ChPPIK kaj la raporton de la Propona Komisiono de ChPPIK pri la ekzameno de la proponoj de la Dua Sesio.

    La chi-foja amendo de la statuto estas la kvina de post ghia ellaboro.

    Jia Qinglin diris, ke subtenate de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Chinio, la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso, la Shtata Konsilantaro kaj koncernaj departementoj kaj dank' al la kuna penado de la komitatanoj, la sesio akiris plenan sukceson, kaj la sesio estas kunveno demokratia, praktikema, solidara kaj kuraghiga, kaj kunveno fruktodona.

    La sesio ricevis 4312 proponojn kaj 4116 el ili, nome 95.5%, estis metitaj en kazojn. 1907 komitatanoj faris proponojn, nome 85.6% de la totala nombro. La proponoj temas pri diversaj flankoj de la ekonomia kaj socia disvolvigho de Chinio kaj montras, ke la komitatanoj multe prizorgas la akordan disvolvighon de la ekonomio kaj socio, la problemon de la kamparo, agrikulturo kaj kamparanoj, labordonadon, starigon de sistemo de publika higieno, ekologion kaj medion.

    La sesio inaugurighis en la 3-a de marto kaj femighis en la 12-a.