La
15-an de marto diverslokaj asekuristoj de Chinio promesis al la
publiko honestan administradon, tio markis starton de konstruado
de la honesta sistemo en la asekura kampo.
En
la pasinta jaro 1.5 milionoj da chinoj laboris en la asekuraj kompanioj
kaj tiuflanka enspezo atingis 388 miliardojn da juanoj (unu usona
dolaro egalas ch. 8.3 juanojn). Dum rapida disvolvigho de la asekuraj
entreprenoj aperis mankoj, ekz., asekuristoj malobservis la administran
regularon, asekuratoj malfacile ricevis kompenson kaj aliaj gravaj
problemoj,
kiuj serioze malhelpis kaj senhonorigis la asekurajn kompaniojn.
Respondeculo de la Asekur-kontrola Administracio diris, ke la konstruado
de la honesta sistemo en la asekura kampo bezonas 3-5 jarojn.
Nun
estis fonditaj institucioj de honesta kontrolado en diversaj lokoj
de Chinio kaj ellaboritaj ekzameno-normoj de fidindeco de la asekuraj
kompanioj. Surbaze de rimedoj de diversaj lokoj kaj lau la honesta
sistemo en la china asekura kampo oni projektos kaj disvolvos reton
de fidindeco kaj datenbankon kaj konstruos en la asekura kampo la
sistemon de fidindeco-normo kaj tiun de premiado kaj punado.
|