La
16-an de marto la Ministerio de Agrikulturo de Chinio okazigis gazetaran
konferencon, kie s-ro Jia Youling, chefbestokulturisto kaj proparolanto
de la departemento kontrau birda gripo de la ministerio, diris,
ke post pli-ol-unu-monata penado la altpatogena birda gripo estas
jam bremsita en Chinio. Antau nelonge la epidemiaj lokoj de Nanning
de Guangxi kaj Lhasa de Tibeto estis liberigitaj el izolado, kio
markas, ke la altpatogena birda gripo de la 49 epidemiaj lokoj,
difinitaj antaue, estis komplete estingita. Jam forpasis 29 tagoj,
en kiuj la Ministerio de Agrikulturo ne ricevis raporton pri nova
kazo de altpatogena birda gripo sur la cheftero de Chinio nek okazis
homa infektigho. Tio signifas, ke la batalo kontrau altpatogena
birda gripo jam akiris periodan venkon.
De
post la 27-a de januaro 16 provincoj, municipoj kaj autonomaj regionoj
de Chinio estis atakataj de altpatogena birda gripo. La china registaro
dedichis grandan atenton al tio, ghustatempe alprenis urghajn metodojn
kontrau la epidemio kaj fondis tutlandan komandejon kontrau ghi,
dume chiuj lokoj kaj departementoj faris urghan aranghon kaj alprenis
sciencajn metodojn kontrau la epidemio.
Jia
diris: "Nun la batalo kontrau altpatogena birda gripo restas
serioza. Se oni malakrigos la singardemon, povos denove aperi la
epidemio pro la jenaj kauzoj: ankorau estas la virusportantaj akvobirdoj;
kun revarmigho de la nordaj lokoj la birdoj remigras grandkvante,
kio povus disvastigi la virusojn; pro grandkvanta bredado de kortobirdoj
en diversaj lokoj kaj kresko de longdistanca komercado per ili,
facile disvastighus la virusoj en pli grandaj areoj; la epidemio
estas ankorau ne estingita en najbaraj landoj de Chinio, kio daure
minacas Chinion; kaj fine, la bredata kortobirdaro estas granda
en multaj lokoj kaj ie la kontrauepidemiaj kondichoj ne estas tre
bonaj kaj Chinio ne solvis tiun problemon radikale. Tial oni neniel
devas malstrechi sian laboron kontrau la epidemio."
|