En
2004 la china registaro decidis emisii obligaciojn de 110 miliardoj
da juanoj por longtempa konstruado. Tio estas la 7-foja emisio de
obligacioj por longtempa konstruado. Chi-jare la registaro asignos
la pruntitan monon chefe por la kampara kaj socia disvolvigho.
Chi-jare
la pruntita mono estos uzata chefe por disvolvado de agrikulturo
kaj kamparo, por konstruado de iliaj fundamentaj instalajhoj kaj
harmonia disvolvigho de la urboj kaj kamparo; por konstruado de
la sociaj aferoj, ekz. publika kuracado kaj higieno, fundamenta
edukado, konstruado de fundamentaj instalajhoj de la baza regpotenco,
publika sekureco, prokurora kaj jugha aferoj kun la celo akceli
harmonian disvolvighon de la socio kaj ekonomio; por ekonomia disvolvigho
de la okcidenta parto de Chinio kaj reordigo kaj reformado de la
malnova industria bazo de la nordoriento de Chinio kun la celo akceli
la harmonian disvolvighon de diversaj lokoj; por ekologia konstruado
kaj medi-protektado cele akceli la harmonian disvolvighon de la
homoj kaj naturo; por konstruado de gravaj fundamentaj instalajhoj
cele krei necesajn kondichojn por la longtempa kaj stabila ekonomia
kaj socia disvolvigho.
Cao
Yushu, proparolanto de la Shtata Komisiono por Disvolvo kaj Reformado,
diris antau nelonge en la gazetara konferenco, ke nun la nacia ekonomio
de Chinio jam eniris en la novan periodon de disvolvigho kaj la
obligacioj de 110 miliardoj da juanoj estos uzataj por levi la kvaliton
de ekonomia kresko kaj por realigi la kompletan, kontinuan kaj harmonian
disvolvighon.
|