La
18-an de marto 7 kvin-stelaj hoteloj subskribis kontrakton kun la
Pekina Organiza Komitato por la 29-aj Olimpikoj. Tio montras, ke
la hoteloj komencis sin turni al servado al la Pekinaj Olimpikoj.
Tiuj
hoteloj estas Beijing Hotel, China World Hotel, Grand Hotel Beijing,
24-Hotel Swissotel Beijing, Hongkong, Macau Center, International
Hotel, Hotel Travel Beijing kaj Crowne Plaza Park View Wuzhou Beijing,
kiuj liveros 3500 chambrojn por la 29-aj Olimpikoj en 2008.
Respondeculo
de la Pekina Organiza Komitato por la 29-aj Olimpikoj diris, ke
la supre menciitaj 7 hoteloj akceptis gastojn chinajn kaj alilandajn,
preparantajn la Olimpikojn, kaj ilia servado estas laudinda.
Krom
tio ankau la bona geografia situo estas unu el la kauzoj de ilia
kandidatigho. Chi-jare la Pekina Organiza Komitato por la 29-aj
Olimpikoj subskribos kontrakton ankau kun aliaj 70 hoteloj de diversaj
steloj, kiuj liveros entute 23 mil chambrojn por la Olimpikoj, dank'
al kio la sportistoj, jhurnalistoj, rigardantoj kaj turistoj, kiuj
tiam venos al Pekino, ne maltrankvilighos pri logho.
|