Unua-pagho >> Aktualajhoj


Pekino atentas la Taiwan-an situacion

    La 20-an de marto, la Oficejo de Taiwan-aj Aferoj sub la Shtata Konsilantaro de la China Popola Respubliko faris deklaron pri la publika balotado de la civitanoj de Taiwan. La plena teksto estas jena:

    Spite la popolan volon, la 20-an de marto la Taiwan-aj autoritatoj okazigis la tiel nomatan "pacan publikan balotadon" por malakordigi la interrilatojn ambauborde de Taiwan-markolo kaj spliti la patrion, sed la rezulto estas senvalida. Faktoj pruvis, ke tiu kontraulegha ago kontrauas al la popola volo. Chiu ajn provo apartigi Taiwan disde Chinio certe malsukcesos.