La
13-an de januaro Xie Xuren, estro de la Ghenerala Imposta Administracio
de Chinio, konigis la impostan situacion de Chinio en 2003 en gazetara
konferenco, okazinta en la Informa Oficejo de la Shtata Konsilantaro
de Chinio. La enspezita imposto de Chinio en 2003 estis 2046.1 miliardoj
da juanoj, ne inkl. de dogano kaj agrikultura imposto, je 20.3 %
pli multe ol en 2002. La pliigita enspezo de imposto estis 345.8
miliardoj da juanoj, alivorte je 108.2% plenumis la jaran budgheton.
La
imposta enspezo en la totala enlanda produktovaloro de 2003 levighis
je 1% kompare kun tiu de 2002. La diferenco de la imposta enspezo
de chiuj monatoj kaj regionoj malgrandighis kaj la enspezo kreskis
preskau egalrapide.
Li
diris, ke lau ghenerala analizo Chinio atribuis la rapidan kreskon
de sia imposta enspezo en 2003 al la rapida kresko de sia nacia
ekonomio, evidenta levigho de la ekonomia kvalito kaj entreprena
efiko, progreso de la laulegha impostado farita de chiuj impostaj
administracioj de la tuta lando, intensigo de la laboro de la bazaj
impostistoj kaj plena subteno de la tuta socio.
|