Unua-pagho >> Aktualajhoj


Himno de la Shanhaja Monda Ekspozicio petata

    La 22-an de marto la Organiza Komitato por la Shanhaja Monda Ekspozicio en 2010 komencis peti himnon de la ekspozicio en la tuta mondo.

    La himno-petado dauros 5 jarojn, ghis la fino de 2008. En la dauro de tiuj kvin jaroj chiujare oni decidos 10 kandidatajn kantojn kaj unu plej bonan kanton por la koncerna jaro kaj post jughado de fakuloj kaj publiko naskighos la himno por la Monda Ekspozicio en 2010.

    La temo de la ekspozicio estas "Pli bona urbo, pli bona vivo", tial la teksto devas esti enhavoricha, ekz. ghi devas prikanti la unuighon kaj amikecon de la china popolo kaj la popoloj de la tuta mondo, montri aspiron kaj bondeziron al la ekspozicio, admiri disvolvighon de sciencoj, tekniko kaj kulturo de la tuta mondo, montri la komunan volon kaj aspiron de la tuta homaro. La teksto povas esti chinlingva au anglalingva, dum la muziko devas esti komponata liniare.

    La chi-foja aktivado kovras la tutan mondon kaj la sukcesinto ricevos premion de 50 mil juanoj.