La
23-an de marto Kong Quan, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj
Aferoj de Chinio, faris paroladon pri tio, ke chi-jare Usono faros
proponon kontrau Chinio pri homaj rajtoj.
Kong
diris, ke la china registaro alte taksas la aferojn pri homaj rajtoj
kaj serioze plenumas la internaciajn paktojn pri homaj rajtoj, al
kiuj Chinio jam alighis. En la pasinta jaro ghi aktive faris konstruadon
de demokratio kaj legha sistemo kaj reformadon de jura sistemo kaj
alprenis multe da rimedoj por garantii homajn rajtojn kaj antau
nelonge la Dua Sesio de la Deka Tutlanda Popola Kongreso decidis
enskribi respekton kaj garantion de homaj rajtoj en la konstitucion.
Tio havas profundan signifon. La progreso, akirita de Chinio en
la kampo de homaj rajtoj, estas vaste laudata de la internacia socio.
Inter Chinio kaj Usono vere ekzistas malakordo pri homaj rajtoj,
tamen Chinio deziras solvi ghin surbaze de egaleco kaj reciproka
respekto pere de dialogo kaj intershangho de opinioj. Pro tio Chinio
faris senlacan penadon kaj montris sian sincerecon kaj flekseblecon.
Usono
malobservis sian promeson kaj faris proponon kontrau Chinio ne por
prizorgi homajn rajtojn, sed pro bezono de sia enlanda politiko
por interveni en la internajn aferojn de Chinio pere de la problemo
pri homaj rajtoj. Tio estas politikigo de homaj rajtoj kaj nigrigo
de la noblaj aferoj pri homaj rajtoj.
|