Unua-pagho >> Aktualajhoj


Nova klopodo por prosperigo
de edukado de Chinio

    En la gazetara konferenco okazigita de la Informa Oficejo de la Shtata Konsilantaro de Chinio en la 24-a de marto, ministro Zhou Ji de la Ministerio de Edukado de Chinio proklamis, ke Chinio oficiale lanchis la "Agadplanon de Prosperigo de Edukado en 2003-2007" por plirapidigi la reformadon kaj disvolvon de la china edukado.

    Lau la plano Chinio plenumos 6 gravajn programojn:

1. "Programo de kvalita edukado en la nova jarcento" por pluapasha ampleksa instigo de kvalita edukado;

2. "Programo de profesia edukado kaj trejnado servanta al labor-akiro" por helpi la lernantojn havigi al si kapablon en labor-akiro kaj iniciato de sia kariero;

3. "Programo de instrua kvalito kaj instrua reformado de superaj lernejoj";

4. "Programo de informadika konstruado de edukado";

5. "Programo de labordonado por diplomitoj de superaj lernejoj", por starigi pli perfektan informan reton kaj direktan kaj servan sistemon por labor-akiro de diplomitoj de superaj lernejoj;

6. "Programo de konstruado de trupo de altkvalitaj instruistoj kaj administrantoj".

    La 3-a kaj 4-a programoj estas praktikataj.

    La pocentoj de shtata financa elspezo por edukado en la totala enlanda produktovaloro de la nancia ekonomio de Chinio kreskis de 2.45% antau 5 jaroj al 3.41%, kaj en la proksima estonteco al 4%. Lau la plano Chinio starigos en la proksima estonteco sistemon de eduka financo konforman al tiu de komuna financo por garantii eskaladan kreskon de salajro de la instruistoj kaj averagha komuna monsumo de la studentoj.

    La ministro emfazis, ke la kreskontaj pocentoj de la financa elspezo por edukado en la venontaj kelke da jaroj favoros chefe la edukadon en la kamparo, precipe disvolvon de la deviga edukado en la kamparo.