Unua-pagho >> Aktualajhoj


Chinio multe investos por traktado de
malpura akvo

    En la venontaj jaroj la china registaro pli energie protektos la akvo-richfontojn kaj investos 35 miliardojn da juanoj (ch. 8.3 juanoj egalas unu usonan dolaron) por konstruado de traktejoj de malpura akvo en la tuta lando. Tion informis Wang Jirong, vicdirektoro de la Ghenerala Administracio de Mediprotektado de Chinio, en la gazetara konferenco okazigita de la Informa Oficejo de la Shtata Konsilantaro de Chinio en la 25-a de marto.

    Chinio estas lando, al kiu mankas akvo-richfontoj. Ghia pokapa kvanto de akvo-richfontoj okupas nur 1/4 de tiu de la mondo. Koninte la seriozecon de tiu problemo, la china registaro alprenis diversajn rimedojn por mildigi la akvomankon, kiaj konstruado de traktejoj de malpura akvo kaj altigo de la prezo de akvo.

    Zhu Guangyao, alia vicdirektoro de la Ghenerala Administracio de Mediprotektado de Chinio, diris, ke ekspluatado de akvo-richfontoj estas pli grava problemo de Chinio. Konsidere al superuzo de la subtera akvo en Shanhajo, Nankino kaj aliaj lokoj, la china registaro faris akvo-redonon kaj lanchis la projekton "Konduki sudan akvon en la nordon". Por redukti mankon de akvo-richfontoj en orienta Chinio, oni chesis superuzi la subteran akvon en la baseno de Taihu-lago che la malsupra parto de Yangzi-rivero.