Antau
nelonge la Ministerioj de Agrikulturo, Financo kaj Eduko kaj aliaj
3 departementoj de Chinio kune ellaboris "Projekton pri trejnado
de la kamparaj laboruloj por ilia transpostenigho".
Lau la projekto oni faros
teknikan trejnadon al kamparanoj en grenaj bazoj, lokoj kun superfluaj
laboruloj kaj malrichaj lokoj 15-90 tagojn por ke ili posedu sciojn
pri hejma servado, kuirarto, arkitekturo kaj fabrikado. Tio faciligos
al la trejnitoj transpostenighon kaj utilos al la kamparaj entreprenoj,
prilaborejoj de agrikulturajhoj kaj urbeta konstruado. La kamparanoj
povas mem elekti la enhavon de trejnado. La lokaj registaroj devas
asigni certan sumon da mono por la trejnado. Tiu projekto favoras
2.5 milionojn da kamparaj laboruloj en ilia transpostenigho.
|