En
la 30-a de marto la Informa Oficejo de la Shtata Konsilantaro de
Chinio publikigis Blankan Libron "Progreso de la afero de homaj
rajtoj de Chinio en 2003". La libro konigis la progreson de
la afero de homaj rajtoj de Chinio en la pasinta jaro, por ke la
internacia socio havu pli da scioj pri homaj rajtoj en Chinio.
La
libro kun 16 mil ideogramoj pritraktas ekzistan rajton kaj disvolvan
rajton de la popolo, civitanan rajton kaj politikan rajton, justican
garantion de homaj rajtoj, ekonomian, socian kaj kulturan rajtojn,
rajtojn de virinoj kaj infanoj, egalan rajton kaj specialan protekton
de naciminoritatoj, rajton de handikapuloj, eksteran interfluon
kaj kunlaboron de homaj rajtoj.
Per
abundo da figuroj kaj faktoj la libro pruvis, ke 2003 estas jaro
grava kaj eksterordinara en la disvolva proceso de Chinio kaj mejloshtona
jaro en la disvolvigho de homaj rajtoj de Chinio.
|