Unua-pagho >> Aktualajhoj


La unua banko de ovoloj preparata en Chinio

    La 29-an de marto la Nasko-Genetika Centro de la Unua Hospitalo sub la Pekina Universitato publikigis, ke nun estas preparata la unua banko de ovoloj en Chinio, kiu tre faciligas konservadon de ovoloj por virinoj.

    Ghenerale, la ovoloj mortas 10 horojn post sia forlaso de la utero, sed en la banko ili povas revivighi ech post 10 jaroj, tial la virinoj, kiuj portempe ne volas naski, kaj tiuj, kiuj sin okupos pri dangheraj laboroj kaj timas eventualan malfelichon de sia solinfano, povas unue fridigi sian ovolon por konservado kaj poste revivigi ghin por gravedighi en la tauga tempo.

    Nun nur Usono havas tian bankon. La Unua Hospitalo sub la Pekina Universitato, kiu nun preparas la bankon, jam sukcesigis gravedighon por 4 virinoj, aplikante tiun teknikon. Oni diris, ke maje de 2004 naskighos la unua bebo, formighinte de tiamaniere fekundita ovolo.