La
30-an de marto la Shtata Forstokultura Administracio de Chinio publikigis,
ke en 2004 Chinio cedos 4 milionojn da hektaroj al forstokulturo.
El ili 0.67 miliono da hektaroj estos agroj kaj 3.34 milionoj --
arbarizeblaj dezertaj montodeklivoj.
Respondeculo
de la administracio diris, ke tio estas ekologia projekto, kiu rilatas
la plej vastan areon kaj grandnombran popolamason. Tio estas ankau
projekto kun plej komplika laborprocedo por solvi la problemon pri
grunda erozio en gravaj lokoj. Ghi estas fundamenta rimedo por reguligi
la strukturon por ter-utiligado, pliigi arbarojn kaj bremsi sabloshtormon.
Post 5-jara penado jam rimarkinde plibonighis la ekologia stato
de la lokoj, kie oni cedis agrojn al forstokulturo.
Ghis
2003 en la tuta Chinio oni plantis arbojn sur 19.17 milionoj da
hektaroj, el kiuj 7.89 milionoj estis agroj kaj 11.28 arbarizeblaj
dezertaj montodeklivoj. La Shtata Forstokultura Administracio konkludis
post enketado, ke 95.8% de la arboplantitaj lokoj kaj 89.6% de la
plantitaj arboj konformas al la postuloj.
|