De
la 1-a de majo, 2004, kulturaj kaj historiaj establoj de Chinio,
kiaj muzeoj, memorhaloj kaj belartaj domoj, estos senpage vizitataj
de neplenkreskuloj kolektive kaj duonpage vizitataj de neplenkreskuloj
individue. Se la neplenkreskuloj vizitas la supre menciitajn establojn
kun siaj gepatroj, ili povas ne acheti bileton.
Postulate
de la Ministerio de Kulturo kaj Shtata Administracio de Historiaj
Restajhoj kaj aliaj registaraj departementoj de Chinio, la kulturaj
establoj estos senpage vizitataj de neplenkreskuloj kolektive, senpage
au duonpage de militistoj, maljunuloj kaj kripluloj.
Jam
antau tio la muzeoj kaj memorhaloj de Pekino, Shanhajo, Hangzhou,
Wuhan kaj aliaj urboj povis esti vizitataj senpage au rabate.
De
la 1-a de marto, 2004, chiun mardon (escepte de gravaj festotagoj)
la Muzeo de la Imperiestra Palaco en Pekino estas senpage vizitataj
de kolektivoj de element- kaj mezlernejanoj de la tuta lando.
|